Paŝoj al Plena Posedo lernogrupo (Paŝo 13a)
15:00 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉiumarde ni kune lernas diskutante legaĵojn kaj ekzercojn el la libro Paŝoj al Plena Posedo de William Auld.

InternaciaKurso

Paŝoj al Plena Posedo
Lernogrupo
je la 15:00-a UTK marde

Kie
Ĉe Big Blue Button https://meet.nixnet.services/b/org-z8p-4kg-z2p

Kiu
Esperantistoj, kiuj scipovas komforte skribi kaj paroli Esperanton kaj volas plibonigi.

Kio
La studgrupo uzos la libron de William Auld "Pasôj al Plena Posedo" kaj tralaboros ĉiun paŝon ene. Ĉiu paŝo inkluzivas Vortaron, Legaĵon, kaj kelkajn Ekzercojn. Ĉiu grupano unue tralaboros tiujn tri partojn sole. Semajne ni renkontiĝos per interreta voĉbabilado por diskuti la materialon de la paŝo.

Kiel
La renkontiĝoj uzos nur Esperanton. Anoj estos miksaĵo de diversnivelaj esperantistoj. Ĉiuj estos atendataj partopreni dum la diskutoj kaj helpata fari tion.
Pri la Vortaro, ni diskutos la vortojn kaj kontrolos nian komprenon pri ili. Partoprenantoj povas peti unu la alian pri klarigo de vorto aŭ povas uzi ĝin en frazo. Estos eblo diskuti kium vorton vi plej ŝatas kaj kial. Poste ni laŭvice voĉlegos partojn de la Legaĵon por plibonigi kaj prononcon kaj aŭskultan komprenon. Ni resumos tion, kio estis skribita en ĉiu alineo. Finfine, ni tradiskutos la Ekzercojn, kontrolante respondojn kaj diskutante ilin.

Kiom
Ĉiu libra paŝo postulos unu aŭ du horojn por plenumi, depende de onia Esperanto-lerteco. Depende de la nombro da partoprenantoj ĉe ĉiu renkontiĝo, verŝajne ni bezonos proksimume du horojn por fine diskuti la paŝon. Ni povos decidi kiom ofte ni renkontiĝos kaj kiom da tempo, post kiam ni renkontis la unuan fojon.

Postuloj
Paperaj ekzempleroj de la libro ja ekzistas se vi preferas tiun formaton. Alie, URL al reta versio de la libro estas http://www.manialabs.us/PasxojAlPlenaPosedo.pdf. Ankaŭ la PIV estas disponebla interrete. Por la voĉbabilado vi bezonos stabilan interretan konekton kaj komputilon kun bona mikrofono. Povi kaj bone vidi kaj aŭdi unu la aliajn provizos bonan lernadon. Komputa telefono estos uzebla, kondiĉe ke ĝi havas bonan mikrofonon kaj povas esti metita en stabilan lokon kaj uzata senmane.

Dissendolisto                                                                                     
Ni havas dissendoliston por daŭrigi la diskuton inter la kunvenoj:
https://framagroupes.org/sympa/info/pasxoj

Babilejoj
Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉