Rotary Club de Esperanto - Brasil
Rotary  International estas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj.

La ĉefsidejo en Evanston, Illinois (Usono), kie estis fondita Rotary en la jaro 1905, organizas  reton de volontuloj kun siaj 530  distriktoj  en  ĉiuj landoj de la mondo. Al  ĉiu distrikto apartenas  inter 50 ĝis 70 kluboj kun meze 2200 membroj. En 35.000 kluboj sur la kvin kontinentoj ekzistas entute pli ol 1,2 miliono da rotarianoj.

La forto de Rotary  devenas de la fakto ke ĝi estas internacia, sendependa movado, nepolitika, nereligia, respektante ĉies pensliberecon kaj kulturon, sed ligita per samaj idealoj de Paco, respekto kaj Interkompreno.

rotaryclubdeesperantobrasil.org/
BR

Eventoj

Pasintaj eventoj
🖥 Reta - 7/jun/20
Dimanĉa videoprelego de Rotary Brasil
Uzantoj
Administrantoj


Helpantoj