Esperanto kaj Libera Scio
Esperanto kaj Libera Scio, mallonge ELiSo (kun plano nomiĝi Vikimedio Esperanto, mallonge VMEO) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Kutimaj agadoj:
  • organizado de konkursoj kaj komunaj redaktadoj de vikioj
  • prelegoj
  • trejnadoj
  • pledado por libera scio en Esperantujo

Kontaktoj

+421 910 293 139
meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto...
eliso-owner(ĉe)lists.wikimedia.org
M.Rázusa 2144/24, Zvolen, SK

Eventoj

Pasintaj eventoj
🖥 Reta - 19/jun/20
Konferenco Wikimedia Polska 2020
🖥 Reta - 16/maj/20
1-a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio
🖥 Reta - 1/maj/20
Afrika monato 2020
Uzantoj
Administrantoj

KuboF Hromoslav


Helpantoj