Jen listo de la ĉefaj Esperanto-eventoj tutmonde.
Se laŭ vi mankas evento aŭ estas eraro, informu nin per retmesaĝo.
1 aprilo - 31 majo 2024 en Cullera, Valencia
Tre, tre intensa kursaro de Esperanto, 8 horojn ĉiutage, dum du monatoj. Ideala por novaj gelernantoj, sed ankaŭ por progresantoj, kaj por homoj kiuj volas lerni pri profesia lingvo-instruado.
12 - 21 aprilo 2024 en Baugé-en-Anjou
Kurso kun Zsofia, Marion, Duncan, Paweł
26 - 29 aprilo 2024 en Reta
Retoso estas momento por rete amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun amikoj en Esperantujo.
mardo, 30 aprilo 2024 en Tehrano
Ĉefa temo: Esperanto, la lingvo de nuntempo
3 - 5 majo 2024 en Oxford
la ĉefa Esperanta kunveno de la jaro en Britujo, venos memore al Marjorie Boulton al la urbo, kie ŝi studis kaj loĝis!
8 - 12 majo 2024 en Strasbourg
Delonge ne okazis Eŭropa Kongreso de Esperanto: Strasburgo invitas ĝin!
8 - 12 majo 2024 en Hameln
Plilongigata semajnfino sen fiksita programo, por amuziĝi; kunportu viajn infanojn.
15 - 19 majo 2024 en Prago
Evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj
17 - 20 majo 2024 en Budapeŝto
Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito
17 - 20 majo 2024 en Vic
Popolaj ateneoj kaj kultura kaj scienca disvastigo
17 - 20 majo 2024 en Halbe
NEMO estas renkontiĝo por interkononatiĝo de novaj Esperanto-parolantoj de la meza generacio.
18 - 19 majo 2024 en Antalkiai, Kaunas
La ĉefa programero estos prezentado de la dulingva verko La blindulo, kiu surprizis la mondon
25 majo - 4 junio 2024 en Tbiliso
Konigi Kartvelion, ĝian riĉan naturon kaj kulturon, al la mondo
31 majo - 2 junio 2024 en Kraków
Tradicia aranĝo de krakova esperantistaro en la iama reĝa ĉefurbo de Pollando. En la programo diverstemaj prelegoj kaj prezentaĵoj en la lingvo internacia kaj je la fino ekskurso al vizitinda loko
14 - 26 junio 2024 en Gliwice
Gliwice'a Filio de PEA invitas al 46a tradicia esperantista renkontiĝo ĉe Balta Maro
15 - 23 junio 2024 en Pobierowo
BEMI invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al evento kun biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo.
29 junio - 7 julio 2024 en Roskilde
Grandega muzika festivalo kun teamo de Esperantistoj-volontuloj
29 - 30 junio 2024 en Kioto
Regiona kongreso okazos en kvieta kvartalo de Kioto, Japanio.
30 junio - 5 julio 2024 en Baugé-en-Anjou
kursoj kaj aktivaĵoj sen vestaĵoj
30 junio - 5 julio 2024 en Baugé-en-Anjou
La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.
5 - 15 julio 2024 en Baugé-en-Anjou
8-a Maratona Esperanto-kurso +++ 36-a Internacia E-Konferenco IEK
10 - 14 julio 2024 en Tartu
La 58-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Tartu, Eŭropa ĉefurbo de kulturo
18 - 21 julio 2024 en Kalisz
Sekva PEK en urbo Kalisz, kie nieniam okazis tia aranĝo. La urbo estas unu el la plej malnovaj urboj en Pollando kaj antau jarcentoj estis preskau ĉefurbo de nia lando
20 - 27 julio 2024 en Maceió
Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj
22 julio - 1 aŭgusto 2024 en Geyer
REF estas tradicia aranĝo por familioj, kiuj uzas Esperanton kiel hejman lingvon.
6 - 16 aŭgusto 2024 en Baugé-en-Anjou
14-a Festa semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj kaj geavoj +++ 3-a SOMERAS, edifa semajno por fluparolantoj kaj malnovaj amikoj
17 - 24 aŭgusto 2024 en Beogrado
Kunvenos blindaj esperantistoj, serbaj esperantistoj kaj balkanaj esperantistoj. Kun trejnseminario pri interkultura komunika kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo
23 - 26 aŭgusto 2024 en Berlino
Semajnfina renkontiĝo por ludemuloj
24 - 31 aŭgusto 2024 en Montecatini Terme (PT)
La kongreso okazos en Montecatini Terme
5 - 8 septembro 2024 en Valencia, Cheste
La Kongreso okazos en Valencio (Cheste) ĉe la Universidad Laboral de Cheste. La kongreso daŭros 4 tagojn, sed la postkongreso, kun abundaj vizitoj kaj ekskursoj, daŭros du semajnojn.
13 - 15 septembro 2024 en Poznań
ARtaj KONfrontoj en ESperanto, sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo
14 - 15 septembro 2024 en Paulínia (SP)
La granda jara evento de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, Brazilo
20 - 22 septembro 2024 en Hasselt
Beneluksa Kongreso 2024 - la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2024 en la junulargastejo en Hasselt
1 - 4 oktobro 2024 en Iksano
De la jaro 2006 ŭonbulanaj esperantistoj organizas komunan internacian meditadon, dum oni meditas, prelegas, ekskursas, bankedas...
dimanĉo, 10 novembro 2024 en Bom Repouso
La plej grava renkonto de Esperanto de tiu ĉi regiono
26 decembro 2024 - 2 januaro 2025 en Ferrières, Belgium
Venu festi novjaron en la tradicia novjara junulara kunveno, sed ĉifoje neplu en Pollando nek Germanio, sed en Belgio!
5 - 13 julio 2025 en Kaunas
Tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio