Jen alfabeta listo de instruistoj kaj prelegantoj kiujn vi povas kontakti por via evento. Iuj homoj pretas senpage instrui kaj/aŭ prelegi, aliaj petas repagon de vojaĝkostoj aŭ etan financan rekompencon. Foje eblos veni surloke; aliuloj pretas aŭ povos pro praktikaj kialoj nur rete agi. En la ĉi-suba listo vi trovos nomojn de homoj kiuj estas pretaj vin helpi. Detalojn vi trovos ĉe la respektivaj uzantoprofiloj.
Klasika filologo, iam asistento en la Instituto pri Lingvistiko de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. Nun pensiulo.
La londona klubo instruas je diversaj niveloj. Vizitu nian retejon por havi pliajn informojn: https://northlondonesperanto.com
Mi estas Cseh-instruisto. La lingvon mi instruas ekde 1984. Mi havis oportunon instruis laŭ la Cseh-metodo en Maceió, Fortaleza, Rio de Ĵanejro kaj en aliaj landoj (Hungario, Litovio, Danio kaj Katalunio).
instruisto pri Esperanto dum semajnfinaj kursoj (de 1980) kaj en aliaj situacioj. Verkis du lernolibrojn. Instruas ankaŭ la nederlandan al enmigrintoj.
Mi estas profesia instruistino de la germana lingvo por ne-germanoj.
Mi starigas por progresantoj studperiodojn per moderna ludiga metodo, kiu miksas gramatikajn kaj paroligajn tempojn. Diplomita de ILEI pri EIT (Esperanta Instruista Trejnado).
Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar: plurjardeka aktiva rolo kiel instruistoj, kursgvidantoj, ekzamenantoj.
Instruas jam de 1991, ankaŭ eksterlande (Tajlando, Rusujo) Aktivaj, paroligaj ludoj
Mi instruas ekde 2010 kaj trapasis instruistan trejnadon de KEA.
I-kurso (DLEK + Gerda malaperis) + 'discord' (por paroligi la gelernantoj)
Mi kunkreis/adaptis kelkajn instuhelpilojn por bulgaroj kaj lanĉis la unuajn retajn kaj teletekstajn kursojn pri Esperanto en Bulgario.
Mi estas lingvo-trejnisto pri la okcitana kaj rete pri la franca. Mi instruas Esperanton kadre de la asocio INS'EO de pli ol 10 jaroj, en diversaj eo-eventoj kaj loke en Tuluzo.
Post esperantistigxi en 1995, mi jxus komencis instrui esperanton, kaj mi agnoskas ke mi tre gxuas tion. :)
Mi organizas kaj gvidas kursojn en klasĉambroj kaj en la reto. Mi preferas "vivan metodon", t.e. bonetosan sed gvidatan paroligon de la kursanoj. Mi instruas ekde 20-30 jaroj en diversaj lokoj, verkis lernomaterialojn (lernolibro, sondisko, reta kurso, ktp), nuntempe mi gvidas firmaan Esperantan lingvolernejon "Lingvo-Studio" en Budapeŝto.
Mi plurfoje gvidis plurmonatan bazan kurson kaj instruis dum la Studosemajnfino de Esperanto Nederland al progresintoj.
Esperanto kaj Esperanto movado.
Borso: Teknika Analizo
Astrologio
Nuklea Teknologio
pri la roloj de sciencistoj en la provizado de informoj al oficistoj kaj politikistoj;
pri biologiaj sensencaĵoj; pri kio estas vera aŭ ne.
Prelegis antaŭe pri biologia diverseco kaj pri klimatŝanĝiĝo
Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar: prelegoj, prezentadoj estas haveblaj, fareblaj pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, pri movadaj temoj, literaturo, lingvoj, gramatiko, metodiko, ktp.
- organizado de mia unua Lingvo-Festivalo en februaro 2020 (foto-raporto)
- Esperanto en familio, edukado en Esperanto, denaskismo (diskutrondo kun dokumentoj)
- apoj por poŝtelefono en Esperanto
- muzikado per violono: kvizo pri mondaj muzikoj, kantado kaj karaokeo, klaŭnospektaklo, fabelorakontado kun violono
- mia nuna regiono Bretonujo, en okcidenta Francujo (videaĵoj)
- oftaj eraroj en la parolata Esperanto (prezentaĵo)
- aŭtismo, Aspergersindromo... (diskutrondo kun dokumentoj)
Geografio, Amatora radio (antenoj, DX, elektroniko, sendriceviloj...), vikipedio, Kubo-Karibio-Ameriko, novaj teknologioj.
Vikipedio kaj Vikimedio ĝenerale; Spirala dinamiko (kaj parte ankaŭ aliaj modeloj de disvolviĝa psiĥologio), paco
pupteatro
origamio kaj ĝia aplikoj en sciencoj, teknikoj, arkitektuto, dezajno, arto-terapio kaj pedagogio (komunikado)
ludoj por infanoj
Mi prelegas pri diversaj temoj lige kun miaj profesioj kaj hobioj. Interalie pri:
- Verkado;
- Interreto;
- Praktika utiligado de Neŭro-Lingvistika Programado kaj Hipnoto en fremdlingva instruado kaj komunikado
k.a.
Kroatio (kulturo, kultura heredaĵo, kroataj kutimoj, kuirarto, literaturo, geografio, E-movado) religio (IKUE, katolikismo, ekumenismo)
scienco, esperanto, kulturo, ateismo, filozofio,kemio, kinoarto, poezio, kuba literaturo kaj historio, Kubo
Amasa instruado de Esperanto - spertoj en Hungario / Esperanto kaj la merkato - baza kurso pri merkatiko kaj manaĝado. / Geokaŝado - ekskursoj por retrovi kaŝitajn trezor-punktojn en diversaj lokoj (socia kaj turisma ludo)