Rostov-na-Donu bilde kaj komente kaj Homo sub Stalin ĝis Putin
Renkontiĝo de la hamburga esperantoklubo. Ĉifoje temas pri komentojn de situacio de homoj vivante en Rusio ekde stalina tempo ĝis la hodiaŭtaga


02.05.2019:
  Aleksandro Melnikov: Rostov-na-Donu bilde kaj komente (kiel hologramo de la vivo en Rusio) kaj Homo sub Stalin ĝis Putin(viveroj de esperantisto en la tiom malsamaj epokoj)
Aleksandro S. Melnikov naskiĝis en 1951, esperantistiĝis en 1965. Profesoris kaj estris katedron de fremdaj lingvoj de teknika universitato. Membro de la Akademio de Esperanto, laŭreato de la premio je la nomo de akademiano Paul Ariste (pro kontribuo al interlingvistiko), dum pluraj jaroj –kunlaboranto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Poznana Universitato. Diplomiĝis fakultate de kemio, poste – pri la angla lingvo. En 1990 doktoriĝis pri teorioj rilataj al internacia planlingvo. En 2004 defendis la unuan kaj, eble, solan en la mondo habilitacian disertacion pri tio, kio ebligas al Esperanto krei, konservi kaj transdoni kulturaĵojn, kia estas lingva personeco de tipa E-kulturano, kiel naskiĝas esperantonimoj, kiujn rimedojn Esperanto havas por estetikeco kaj emocieco de tekstoj ktp. Aŭtoras centon da sciencaj kaj popularigaj artikoloj kaj dekon da libroj en la rusa kaj Esperanto. Lian verkon “Gvidlibro tra Esperantio…” (2015) akademiano Carlo Minnaja nomis mejloŝtono de la E-kulturo. En la movado – klubestro en Rostov-na-Donu (kvinon da jaroj eĉ profesia), SEJM-prezidanto, Ĉefdelegito de UEA en Sovetio ktp. Ekde 1968 (tiam lernejano) instruis Esperanton en diversaj landoj: dum la Bergena UK, kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj en Nederlando, en NASK (Usono), Barlastono (Britio) k.a. Prelegis en dekoj da landoj: de Japanio ĝis Hispanio, de Islando ĝis Aŭstralio.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-hamburg.de/programm
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani