9-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, kaj geavoj
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, popolaj dancoj kaj E-kursoj...

Kurso


  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Larisa Osadĉuk : Origamio kaj kreado de filmetoj
    • Nicky Janssen : Farado de manpupoj kaj variaj manlaboroj
    • Anastasia Ermakova : Fari marionetojn kun la infanoj
    • Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Bert Schumann : Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de ĉinaj infanlibroj
    • Françoise Noireau : Popoldancoj por infanoj (eĉ aŭtistaj) kaj muzika inico por novaj instrumentistoj (muzikkurso sen notinstruo, lerni facile laŭ orelo, ĉiuj kordinstrumentoj)


  •  KURSOJ
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) : Nova kurso pri la filmoj de Ĉarli Ĉaplin
    • Jean-Luc Kristos : Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Bert Schumann : Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
    • Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
    • Nicky Janssen / Xavier Godivier : MAZI-kurso por infanetoj
    • Françoise Noireau : Aktivigi progresantojn per fulmteatro, ekverkado, tradukado de kanzonoj, vortproviza riĉigo per ludoj

  •  AKTIVAĴOJ PLIAJ
    • Alain Delmotte ? : La sekreta vivo de la plantoj, rakonto pri la nekredeblaj ebloj de la plantoj, laŭ la lastaj sciencaj esploroj
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • Libroservo surloke, vidi la liston

  •  DISTRAĴOJ vespere
    • Dennis Keefe : Spektado de mutaj filmoj de Ĉarli Ĉaplin
    • Larisa Osadĉuk : Ekspozicio Origamio - tradicia kaj nuntempa
    • Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro








Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gresillon.org/s4
kastelo(ĉe)gresillon.org
Grésillon

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBert Schumann