Prelego "La Antverpena Heredaĵbiblioteko kaj Esperanto"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Cyreen Knockaert "Esperanto-libroj en Hendrik Conscience Heredaĵbiblioteko en Antverpeno"

Loka

Nia Esperanto-heredaĵo, ies aŭ ĉies propraĵo? Du gravaj apogejoj por Esperanto en Antverpeno : Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kaj Feliks-Arĥivo.

Unue, celo estas konatigi la uzadon de la perretaj serĉ-sistemoj de Heredaĵbiblioteko kaj Feliks-Arĥivo. Due, oni pritraktas la gravecon de ambaŭ institutoj por la optimuma kaj definitiva konservado de la Flandra Esperanto-heredaĵo.

Ĉeestontoj estos petataj alporti sian propran teko- aŭ tabulkomputilon por plene profiti de kelkaj ekzercoj pri la traserĉado de la tiurilataj interretaj katalogoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto