Bibliaj Tagoj en Esperanto
Kompreneble ekumene! Ni atendas Kristanojn de ĉiuspecaj konfesioj el pluraj landoj.

Tranoktejo estas la junulargastejo, kiu estas relative luksa.
Ĉiuj ĉambroj (2-litaj, tre malmultaj 1-litaj) kun duŝo kaj necesejo, ĉiuj manĝoj, enirbiletoj, posttagmeza transportservo inkluzivaj

Kristanoj de ĉiuj konfesioj, sed ankaŭ ne-Kristanoj estas bonvenaj.
La ekskursojn gvidos Ulrich Matthias. Ili havas grandparte aliajn celojn ol en 2018 kaj i.a. montros la urbon Wiesbaden.

Elŝutu la aliĝilon por ekscii pli.

Por aliĝi vi ne bezonas sendi la aliĝilon paperpoŝte:
Simple sendu la informojn, kiujn demandas la aliĝilo, al la suba ret-adreso.
Ankaŭ se vi havas demandojn, turnu vin al:

Komisiito kaj organizanto

Rudolf Fischer
fischru[@]uni-muenster.de

Provizora programo:

2019-02-27, merkrede
ekde 17h00: akcepto de la gastoj, disdono de la ĉambroj
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
poste: senceremonia kunesto / babilado

2018-02-28, ĵaŭde
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 – 12h00 biblia temo
12h00-12h15 tagmeza preĝo
12h30 tagmanĝo
14h00 - 18h00 ekskurso
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30 Ĉigongo-ekzercado (gvidos: Nan Matthias-Wang)
alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado

2018-03-01, vendrede
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 – 12h00 biblia temo
12h00-12h15 tagmeza preĝo
12h30 tagmanĝo
14h00 - 18h00 ekskurso
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30 (supozeble) membrokunveno de "Esperanto für Christen in Deutschland e.V.", Germana sekcio de KELI
alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado

2018-03-02, sabate
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 – 12h00 biblia temo
12h00-12h15 tagmeza preĝo
12h30 tagmanĝo
14h00 - 18h00 ekskurso
18h30 vespermanĝo
20h00 ekumena diservo
poste: senceremonia kunesto / babilado

2018-03-03, dimanĉe
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 tempolimo por forlasi la ĉambron
10h00 biblia temo
ekde 10h40 eble pliaj temoj
poste adiaŭa rondo
12h00 tagmanĝo, adiaŭo

La plej multaj aktivadoj okazadas kunlabore kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj