Promenado laŭ la norda Jakoba Vojo
Hispana Esperanto-Federacio organizas internacian marŝadon por esperantistoj laŭ la marborda Vojo de Sankta Jakobo.

Alia

Konekse kun la venonta Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazos en la urbo Comillas (okcidenta marbordo de la regiono Kantabrio), ni planas okazigi marŝadon por esperantistoj en la datoj ĉirkaŭ la evento, sed jam en septembro 2019 ni planas pli limigitan sperton. Nome, la marŝado ekos el Comillas kaj alvenos al Ĥiĥono (Gijón/Xixón, regiono Asturio); atentu ke temas pri la norda varianto, apud la marbordo, same bela sed malpli konata ol la t.n. "franca vojo". La promenado estos, pli malpli, 157 kilometrojn longa, kiujn ni trairos dum unu semajno. La marŝado komenciĝos la dimanĉon 22an de septembro kaj finiĝos la sabaton 28an de septembro.

HEF respondecas pri la organizo kaj la loĝado (en malmultekostaj hoteloj, en dulitaj aŭ trilitaj ĉambroj). Ankaŭ, ni dungos malmultekostan entreprenon por transporti la dorsosakojn. La prezo estos ĉirkaŭ 200 eŭroj.

Ĉu vi estas interesita? Sendu senprokraste retmesaĝon, por koni la detalojn, al adreso albertogranadosorcero@gmail.com.

Por tiu ĉi ni rezervos spacon por nur 12 partoprenontoj. ALIĜU RAPIDE!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/hef/index.php/kom...
albertogranadosorcero(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto