Staĝo pri tradukado
Kun Brian Moon

Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto (Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno, Atesto pri Supera Lernado, en novembro 2019 en Parizo.)Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.kvinpetalo.org
Rue du Bureau

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen