Kompreneble Esperanto-GDL ne mankos en Paralela Universo*
13:00 - 20:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Anoj de la meksika urbo Guadalajara ĉeestos en la internacia evento

Loka

Ni havas bonan novaĵon: Esperanto-GDL partoprenos en la internacia amasa renkontiĝo nomata “Paralela Universo”, tio signifas ke ni kunvivados kelkajn horojn en sabato, la 17an de aŭgusto.
La propronita programo estas la sekva:
Je la 13ah. ni renkontiĝos en la kafejo “Café Libertad”, kies adreso estas:
Libertad 1939, stratangulo kun Progreso, Guadalajara, Jalisco.
Tie ni tagmanĝos, trinkos ion, babilos kaj pli malpli je la 15a30 ni ekiros urbocentren por tie promeni, manĝi glaciaĵon kaj ekplani la sekvon de la tago, eĉ ni povus iri ien por trinki bieron kaj spekti muzikludantojn, sed tio dependos de la homoj, kiuj restos je la fino.
Interese, ĉu ne? Do ne pensu plu kaj unuiĝu al nia grupo, ne zorgu se vi estas komencanto aŭ se vi ĵus eksciis pri la lingvo kaj pri ni, ni estas malfermitaj, amikemaj kaj ĉiam ĝojas integri novajn elementojn al nia amikaro.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉