Kvara Speciala Ekskurso 2020 en Nepalo
Ni okazigas tiun ĉi eventon por fortigi movadon en Nepalo.

Internacia

Kvara Speciala Ekskurso, 2020 en Nepalo

La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 11-tagan specialan ekskurson ekde la 26a de februaro ĝis la 8a de marto 2020. Ĉiuj scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon, ĉiun duan jaron (ĉi-jare ni sukcese okazigis la 13an). La Himalaja Renkontiĝo signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝgrupoj. Multaj samideanoj volas viziti Nepalon, sed timas tian marŝadon. Jen jam la kvaran  fojon ni okazigos, do, ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj en belaj pejzaĝoj, inkluzive la famajn montarojn videblajn en Katmanduo, Ĉitaŭan Nacia Parko, Lumbini (la naskiĝloko de Budao), Palpa (tre fama loko por speciala ĉapo nomata Topi en Nepalo), Pokhara kaj  Bandipur Korikha (la plej bela kultura hejmrestado en Nepalo). La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

nespa.1990(ĉe)gmail.com
Nepala Esperanto Asocio, GPO Box: 10518, Kathmandu, Nepal

Interesiĝintoj

Administranto