Somera Esperanto-Programado SEP
la unua Esperanta kodummaratono (angle „hackathon”)

Loka

Ĉu vi programas, grafikumas aŭ kodumas? Ĉu vi volas sperti mojosan Esperanto-semajnon kun aliaj spertuloj? Ĉu vi pretas krei, plibonigi aŭ realigi programon, retejon aŭ ludon kiu samtempe utilus aŭ rilatus al Esperantujo? Ne hezitu kaj aliĝu al SEP! La unuan fojon en la historio de Esperantujo ni invitas vin al SEP, la unua Esperanta kodumatono (angle „hackathon”)!

La aranĝo okazos dum la sama tempo kaj en la sama loko kun la aranĝo SES - ĉi-jare de la 12-a ĝis 20-a de julio 2019 en Nitra (Slovakio). La ĉefa diferenco inter SES kaj SEP estos ties antaŭtagmeza programo: dum SES oni lernos/praktikos Esperanton kaj dum SEP oni en la sama tempo (9:00-13:00) programos. Posttagmeza kaj vespera/nokta programo estos komuna por ambaŭ eventoj – tiel ĉi ja ankaŭ SEP-partoprenantoj povas ĝui la riĉan programon de SES.
Oni povas veni kaj krei propran projekton, teamiĝi kaj eĉ estos projektoj proponitaj de ni, kiuj estas elpensitaj tiel, ke ili helpu Esperantujon.
• 7 tagoj
• Unu temo
• Programistoj, grafikistoj kaj profesiuloj de la tuta mondo
• Matena programado
• Venu kun propra projekto aŭ laboru pri iu proponita

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉