Duolingo Hameln Esperanto + Klubkunveno de la Ratkaptista Bando
19:30 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Loka

Saluton! Renkontu nin dum senceremonia socia kunveno en la Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume por ekzerci viajn Esperanto-komunikadpovojn, renkonti la lokan grupon kaj por praktiki la konojn de ĉiuj el viaj Duolingo-sesioj.

24.04.2019:     Planita programo:     lernu.net - Kurso "La teorio Nakamura" - Ludo Dixit
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz raportas pri la BIERo en Chotěboř/Ĉeĥio kaj Eva raportas pri la Israela Esperanto-Kongreso en Eilat kaj la MONA-renkontiĝo en Akaba/Jordanio. Ni trarigardas la retpaĝon lernu.net kaj la kurson por komencantoj "La teorio Nakamura". Ni ludas la ludon Dixit.

Ni estas en la Kicker-ĉambro.

Aldonaj informoj:
  • Ni intencas okazigi renkontiĝon dufoje monate, kaj niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj.
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.
  • Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉