Zamenhoffesto Vieno 2019-12-14
15:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Vieno
Elekti horzonon
Festo okaze de naskiĝtago de Zamenhof

Loka

La tradicia Zamenhoffesto en Vieno ankaŭ ĉijare okazos.
Kie: Polnisches Institut, Am Gestade 7, 1010 Wien
Kiam: 14.12.2019 15:00-20:00
Kostoj: La aranĝo estas senkosta. Donacoj estas bonvenaj.

Atendas nin prezentadoj pri Zamenhof kaj Esperanto. Poste bufedo donos novajn fortojn kaj ebligos inform-interŝanĝojn.
Jen la detala programo. (Ŝanĝoj ankoraŭ eblas.)

Antaŭ la Zamenhoffesto, 2019-12-14 12:00:
Kunveno ĉe la Zamenhof-monumento ĉe Karlsplatz
(De metro-stacio Karlsplatz promenante al Secession, elirante al Girardipark, proksime de 3.Mann-Tour.)

Zamenhoffesto, 2019-12-14 15:00:
(notu, ke en pasintaj jaroj ĝi komencis je horo 16:00, do ĉifoje pli frue)

1-a parto:
* bonvenigo pere de la direktoro de Pola Instituto, Mag. Sobczak
* bonvenigo pere de AEF (Maitzen, Heiligenbrunner)
* memoroj pri milito, pensoj pri paco (Martin Stuppnig)
* 160-a naskiĝtago de Zamenhof (Hable)
* 840-a datreveno de morto de Hildegard von Bingen, kreintino de Lingua Ignota  (Dodik)

paŭzo (muziko)

2-a parto:
* 90-a datreveno de inaŭguro de Esperantomuzeo Vieno (Tuider)
* propono de Esperanto kiel Aŭstria ne-materia kultura heredaĵo (O Riain)

paŭzo (muziko)

3-a parto:
* Kontraŭmilitaj verkoj de KAVA-PECH (Chrdle)
* Esperanto-rilataj EU-projektoj de E@I, venontaj Esperanto-aranĝoj (Baláž)
* eble pliaj temoj

komuna babilado
 
Fino je horo 20:00.





📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto(ĉe)ah9.at
Am Gestade 7

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlfred Heiligenbrunner