Nova pedagogia staĝo
Kun Katalin Kováts

LokaKurso

Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj, gvidos 5-tagan seminarion pri pedagogio. La partoprenantoj detale analizos la lingvajn kapablojn, trastudos la plurcenteran ekzerco-kolekton de edukado.net, mem kreos ekzercojn kaj solvos aliajn. Specialan atenton ricevos tiklaj gramatikaj problemoj (uzo de akuzativo, posedaj pronomoj, participoj kaj aliaj) kaj evoluigo de aŭdkompreno kaj parolkapabloj.

 Eble aspektas timige serioze, sed mi povas certigi, ke dum tiaj seminarioj en pasintaj jaroj estis grandioza etoso. Estos sendube same ĉi foje. Ne maltrafu la okazon ĝui ĝojigan lernadon!

 La seminario taŭgos kaj por lingvolernantoj kaj por instruantoj ekde la nivelo B1-B2.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.kvinpetalo.org
informoj(ĉe)kvinpetalo.org
Rue du Bureau

Interesiĝintoj

Administranto