Por junuloj kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj simple volas ekscii kiel la lingvo funkcias

KursoLoka

KEKSO, mallonge por "Kreativa Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo de Germana Esperanto Junularo organizata. Regule ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfino. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg,...

Temas pri eta Esperanto-renkontiĝo kun 15 ĝis 20 partoprenantoj regule; do plej bone por ekkonatiĝi kun Esperantujo.

Precipe KEKSO estas por junuloj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj simple volas ekscii kiel la lingvo funkcias. Ni proponas lingvo-kursojn por komencantoj kaj progresintoj, kie en malgranda grupo la reguloj de la lingvo lerneblas. Krome ankaŭ estas proponataj laborgrupoj pri aliaj projektoj ligita al la lingvo. Eblas realigi ekzemple etan filmon, aŭskultaĵon aŭ teatraĵon.

Sed plej grave la semajnfino amuzu. La diversaj partoprenantoj el ĉiuj regionoj germanaj kaj el aliaj landoj interkonatiĝu, kune kuiru, ludu aŭ muzikumu, ktp.

La kotizoj estas po 45€ por ĉiu partoprenanto sed nur 30€ por GEJ-anoj.

Novuloj, kiuj antaŭe neniam partoprenis Esperanto-aranĝon rajtas senpage partopreni KEKSOn.

KEKSO ĉi-jare okazos kune kun la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Neumünster. Pro tio, ke estas la 25-a KEKSO, ni volas festi kun vi tiun jubileon. Tial ni bezonas vian kreemecon. Ni volas enmiksiĝi en la programon de GEK kaj montri nian junulan energion. Vi povas veni kostumita, proponi ludojn aŭ aliajn programerojn al ni kaj ni prizorgos la reston. Kotizoj por novuloj kaj eksterlandanoj: 0 €. Organizas: Germana Esperanto Junularo.

Aliĝilo

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/gej/25...
dej(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen