Kunveno de la Belga Esperanto-Federacio
Ĝenerala Asembleo de BEF kaj kursosemajnfino de ILEI

Ĉu vi volas babili kun aliaj esperantistoj kaj samtempe ekzerci Esperanton?
Ĉu vi volas lerni multajn interesajn aferojn en Esperanto?
Ĉu vi volas trejniĝi pri Esperanto-fulmkurso ?

Tiam venu al la karoloreĝa kurssemajnfino de ILEI Belgio (Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj). Samtempe (sabate) okazos la Ĝenerala Asembleo de la Belga Esperanto-Federacio.

Aliĝilo - aliĝi eblas ĝis la 8-a de marto. Poste ne plu eblos rezervi manĝojn.

Kiki Tytgat kaj Yves Nevelsteen paroligos vin pri diversaj temoj kaj plibonigos vian konon de Esperanto. Valère Doumont klarigos liel fulminstrui Esperanton al infanoj kaj aliaj publikoj.

La kursoj okazos en la tutnova junulargastejo de Charleroi. Ege facile atingebla trajne.

Programo sabato:
  • 14h ĝis 15h30 Ĝenerala Asembleo de BEF (parto 1) en salono Les Colonnades
  • 15h30 ĝis 16h Paŭzo
  • 16h ĝis 17h30 Ĝenerala Asembleo de BEF (parto 2) en salono Les Colonnades
  • 16h ĝis 17h30 Esperanto komputilaĵoj kaj novaj teknikoj far Yves Nevelsteen en salono Dupuis 
  • 17h30 ĝis 18h Paŭzo
  • 18h Vespermanĝo
  • 19h30 Omaĝo al Marcel Delforge far Hubert Demeyere en salono Les Colonnades

Programo dimanĉo:
10a-13a tri paralelaj kursoj:
  • 10h ĝis 11h Paroliga rondo + ekzercoj kun Yves Nevelsteen en salono Dupuis 
  • 10h ĝis 11h Paroliga rondo + ekzercoj kun Kiki Tytgat en koridoro/trinkejo
  • 10h ĝis 11h Trejnado “Kiel fulminstrui Esperanton al infanoj kaj aliaj publikoj?” kun Valère Doumont en salono De Heug
  • 11h ĝis 11h30 Paŭzo
  • 11h30 ĝis 13h Paroliga rondo + ekzercoj kun Yves Nevelsteen en salono Dupuis 
  • 11h30 ĝis 13h Paroliga rondo + ekzercoj kun Kiki Tytgat en koridoro/trinkejo
  • 11h30 ĝis 13h Trejnado “Kiel fulminstrui Esperanton al infanoj kaj aliaj publikoj?” kun Valère Doumont en salono De Heug

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

belgaesperantofederacio.wordpress...
yves.nevelsteen(ĉe)gmail.com
rue du Bastion d’Egmont 3

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen