Esperanto-Plaĝo
Intensaj kursoj por komencintoj

Kurso

*Loko*: Cullera, Hispanio.  Apud Valencio, sur la marbordo.  Cullera estas
la ĉefa, tre populara, marborda ferio-loko de la regiono Valencio (vidu
filmeton de Cullera, El Prado ekaperas en sekundo 17 aŭ 18 de la sekva
filmeto https://www.youtube.com/watch?v=wUxdxGyPTXQ).  Por vidi surtrotuara filmeto de Cullera de frua aprilo, vidu
https://www.youtube.com/watch?v=HB1cfPjLh_c). Kaj mi metis sube foton de El
Prado.  Por atingi la kursolokon: Facile, unue al la Valencia Internacia
Flughaveno, poste per la tiea subtertrajno al la centra stacidomo (20
minutojn), kaj de tie ĉiudekkvinminutoj, aŭ ĉiuduonhore, depende de la
tagoparto, estas rekta trajno al Cullera (34 minutojn).
Loĝejo:

Dumonata luado de loĝejo (kun kuirejo, duĉambra, kun larĝa balkono) en la
apudplaĝa loĝejaro El Prado (vidu internajn fotojn de Trip Advisor
https://www.tripadvisor.com/VacationRentalReview-g666526-d5218470-Apartamento_Edif_El_Prado-Cullera_Province_of_Valencia_Valencian_Country.html) kostas, se unu persono, 1320 eŭrojn por 61 tagoj.  Se du homoj, 660
eŭrojn, se kvar (eblas 5 aŭ 6, fakte, kalkulu mem), 330 eŭrojn por 61
tagoj.  Studioj kun kuirejo ankaŭ disponeblas je 400 eŭrojn ĉiumonate.
(NB: tiuj samaj loĝejoj, en julio kaj aŭgusto estas multoble pli
multekostaj).

*Manĝado*: En loĝejo, ĉar ĉiu loĝejo havas kuirejon kaj ĉion necesan por
manĝo-preparado.  Tamen, ĉe aŭ apud la plaĝo, matenmanĝoj en kafejoj estas
inter 1.80 kaj 3.50 eŭroj.  Tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kutime samprezaj,
estas kutime 15 eŭroj sur la plaĝo, kaj 10 eŭroj en la plaĝo-kvartalo.
Oranĝoj, fruktoj, kaj lokaj legomoj estas multe pli malmultekostaj ol en
Madrido aŭ en Parizo, ekzemple.  Bonega supermerkato troviĝas je 15 minutoj
piede.

*Kurso-enhavo*: Intensaj kursoj en aprilo, ok horojn ĉiutage, de lundo ĝis
sabato per la plene elprovata en Azio kaj en Eŭropo BEK-Kurso.  La aprilaj
kursoj estas por lerni flue paroli, ĝuste utiligi la gramatikon kaj
vortstokon de Esperanto.  La majaj kursoj estas por uzi, utiligi la lingvon
Esperanto.  La maja kurso ne estas intensa, nur 3 anstataŭ 8 horjn ĉiutage,
kun sufiĉe da libera tempo por ĝui la plaĝon, montaron, Valencion, ktp.
Lecionoj pritraktos UNESKO-Kurieron kaj literaturon en Esperanto, filmojn
kaj muzikon.

*Kursokotizo*:  Por la dumonata kurso estas entute ĉirkaŭ 250 kursohoroj,
kaj la kursokotizo estas *380 eŭroj por la du monatoj*.  Nur gelerantoj
kiuj restos la tutan tempon estos akceptataj.

*HEF Kongreso* kaj Turismado: En ĉi tiu provojaro, ĉiuj kiuj volas povas
ĉeesti la HEF Landan Kongreson en Malaga en la unua parto de Majo (jam
estas du tiaj).  Profitante la okazon, por tiuj kiuj deziras, eblos aranĝi
ankaŭ viziton al la turistaj urboj Sevilo, Cordoba kaj Granado.  Ĉio ĉi
estos surloke en Cullera aparte aranĝata.

*Por aliĝi*: Simple kontaktu Dennis Keefe ĉe keefeinchina@gmail.com
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen