Nord-Irlando - Longdaŭra Landeto?
-
Ĉu Boris Johnson estos la fina ĉefministro de la Unuigita Regno de Britio kaj Nord-Irlando?
'Nord-Irlando' ek-ekzistis kiel aparta landeto en 1921, do ĝi ne estas eĉ centjaraĝa. Post pli ol dudek jaroj da politika 'malkontento' je la fino de la pasinta jarcento ĝiaj civitanoj kaj tiuj de la sud-irlanda respubliko konsentis (inter aliaj aranĝoj) pri estonta referendumo pri re-unuiĝo sed nur tiam kiam la nord-irlanda parlamento petos tion. Kial oni kreis la landeton en 1921? Kial ĝi fariĝis ne stabila? Kiuj faktoroj nun vere dividas ĝin? Nord-Irlando voĉdonis resti en la EU sed ĝiaj reprezentantoj en la nuna Londona parlamento havas tute kontraŭan opinion.