20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
160-a naskiĝtago de L. L. Zamenhof!

Loka

Dum la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos en la tagoj 13–15 de decembro 2019, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj koncertoj. Ĉi-jare ni festas du datrevenojn: la 160-jariĝon de L. L. Zamenhof (1859–1917) kaj la 100-jariĝon de la strato L. Zamenhofa en Bjalistoko (1919). Ni ankaŭ memoras, ke pro la 200-jariĝo de la komponisto, la jaro 2019 estis anoncita la Jaro de Stanisław Moniuszko, tial en la programo aperas ero pri li.

La programo estos plena de muziko kun koncertoj de Carsten Kaŝi Schnathorst, Frey-Lech Trio, Uku-Donaco Bjalistoko, Feliks Gałecki, Zuzanna Kornicka kaj la ĉefa gasto – Mikaelo Bronŝtejn

Akceptejo – la 13-an de decembro de 16h00 (programoj, butonoj de la aranĝo, mendoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso.

PLENA PROGRAMO KAJ ALIĜILO

rysunek.png 2,34 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

espero.bialystok.pl/eo/20aj-bjali...
kontakt(ĉe)espero.bialystok.pl
Warszawska 19

Interesiĝintoj

Administranto