NULIGITA pro la kronvirusa pandemio
Ukrainaj esperantistoj invitas vin viziti la plej mirindan urbon de Ukrainio!

InternaciaKurso

Tie la kvinan fojon okazos E-renkontiĝo "Mirinda Lviv-2020". Riĉa historia arkitekturo, multenombraj muzeoj, neforgeseblaj kafejoj, florantaj kreskaĵoj, proksimaj karpataj vidindaĵoj inspiros vian animon kaj iĝos neforgesebla evento de la jaro. Lviv ĉiam allogas multajn homojn, kiuj strebas alten. Famaj verkistoj, poetoj, pentristoj vizitis tiun-ĉi ĉarman urbon, por krei siajn ĉefverkojn. Venu kaj komprenu, kial Lviv estas nepre vizitenda almenaŭ unufoje en la vivo, des pli en la gastama kaj amika Esperanto-etoso. La limdato por aliĝi estas la 31-a de marto!

Bonvolu noti, ke civitanoj de Eŭropa Unio ne bezonas la vizon, por eniri Ukrainion! 

Volodimir Hordijenko, Kijivo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mirindalviv.ukrainio.org.ua
volodomir(ĉe)ukr.net

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen