Paralela Universo 2019, San Francisco Bay Area, Usono
07:00 - 16:00
Ameriko/Los_Angeles
P Universo estas por kiuj lernis Esperanton por renkonti parolantoj. Ĉiuj kiuj scias aŭ interesiĝas pri Eo, estas invitataj partopreni.

Kunveno

Por Paralela Universo, je la 17-a de aŭgusto, 2019, ni elektis la Universitaton de Stanford kiel la lokon por la San-Franciska Golfa Areo. Ni komencos ĉe la Tresidder Memorial Union, ene de la universitato. 
Ni vizitos 10 vidindaĵojn ene de la universitato. Kelkaj el ili estas: Restoracioj, Hoover-Turo (87 metrojn alta), Memorial Preĝejo, Skulptaĵoj de Rodin, Stanford-a Muzeo, Kakto-ĝardeno (2,787 kvadratajn metrojn), Skulptaĵoj de Papua Nova Gvineo, Librovendejo, pliaj restoracioj.
Palo Alto estas 45 kilometrojn sudoriente el la urbocentro de San Francisco (545 km for el Los Angeles) (La retpaĝo erare diras: Ameriko, Los Angeles) (devas esti: Ameriko, Usono, California, San Francisco)

Retpoŝtadreso: eenrike <ĉe> gmail <punkto> com

Viziti la retpaĝon
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: Tresidder Memorial Union, Stanford University, Palo Alto
Urbo (aŭ loko): California - Usono

0 0 partoprenantoj

Administranto
Enrique Ellemberg