Prelego de prof-ro dr-o Sabine Fiedler
19:30 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Andoro
Elekti horzonon
Esperanto – novaj esploroj pri lingvouzo kaj parolkomunumo


14.03.2019   Prelego de prof-ro dr-o Sabine Fiedler: Esperanto – novaj esploroj pri lingvouzo kaj parolkomunumo
La prelego donas superrigardon pri rezultoj de esplorprojekto pri la nuna uzo de la planlingvo. Ĝi prilumas Esperanto-komunikadon en plej diversaj situacioj (kiel ekz. ĉiutaga konversacio, sciencaj prelegoj, debatoj). Ĉefaj temoj de la prelegoj estas la rolo de humuro en Esperanto-komunikado kaj la pluevoluo de la lingvo.
Sabine Fiedler estas lingvisto en la Universitato de Leipzig, kie ŝi doktoriĝis pri la angla lingvo kaj habilitiĝis en Ĝenerala Lingvistiko per studo pri la frazeologio en planlingvoj (speciale Esperanto). Ŝiaj ĉefaj esplortemoj estas frazeologio, interlingvistiko (esperantologio), lingvafrankaoj kaj komiksoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-hamburg.de/programm
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani