Fieru! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo
FIERU! okazos dum la GLATa semajno de Berlino, kiam estos ankaŭ surstrataj festoj kaj multe da eventoj en la tuta urbo.

Loka

Finfine venis la tempo por GLATa Esperanto-Renkontiĝo! 🌈

FIERU! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos de la 25-a ĝis la 28-a de julio en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome ĉiuj aliaj kiuj emas!

FIERU! okazos dum la GLATa semajno de Berlino, kiam estos ankaŭ surstrataj festoj kaj multe da eventoj en la tuta urbo. La klimakso de nia renkontiĝo estos la grandega parado de la berlina Pride, kiu okazos la 27-an de julio, kaj kiun partoprenos ĉirkaŭ 500mil homoj.

La forirtago estos la 28-an de julio kaj ni tiam kune vojaĝos al IJK2019 en Slovakio. La karavanon povas partopreni ankaŭ homojn kiuj ne partoprenos Fieru! sed simple volas vojaĝi kun ni al IJK.

Krom ampleksa festumado kaj esperantumado, dum FIERU! okazos ankaŭ prelegoj pri GLATaj temoj, naĝado en la apuda lago kaj vizito al la geja muzeo de Berlino (https://www.schwulesmuseum.de/)
Se vi havas proponojn aŭ sugestojn por programeroj, nepre kontaktu nin :)

Estos eblo veni jam de la 20-a de julio, kiam komenciĝos la GLATa semajno kaj okazos la Stadtfest (www.stadtfest.berlin

FIERU! okazos en la Esperanto-Stacio, la nova internacia renkontiĝejo tuj sude de Berlino. La ĉambroj kiujn ni uzos por la renkontiĝo (la dormoĉambroj kaj la komunaj spacoj) estos bonaj kaj komfortaj, sed bonvolu konscii ke la domo atendas renovigon, do pluraj partoj de la konstruaĵo ne estos alireblaj ĉar ili ankoraŭ estas en malbona kondiĉo kaj ne taŭgaj por esti uzataj. 

Ĉar la renkontiĝo ne estos aparte luksa, ne estas fiksa kotizo. La partoprenantoj povas libere laŭ siaj ebloj mem elekti per kiom da mono kontribui. La mono estos reinvestita por aktivaĵoj de Esperanto-Stacio kaj por ebligi venontajn eventojn.

La dormoĉambroj estos 2-4 litaj. 

Pri manĝoj: Oni povas uzi la kuirejon de la Esperanto-Stacio kaj pretigi manĝojn tie. Ni povas ankaŭ interkonsenti por kuiri kune. Estas superbazaro tre proksime de la renkontiĝejo kaj ankaŭ restoracio. 

La Esperanto-Stacio troviĝas en la vilaĝo Halbe, ĉirkaŭ 30 minutojn sude de Berlino. La centro de Berlino estas tre facile atingebla per ĉiuhoraj trajnoj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

m.facebook.com/events/58198198564...
fieru2019(ĉe)gmail.com
Bahnhofstraße 30, 15757 Halbe

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRalf Gion Fröhlich