EBG-Bruselo : Prelego
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo2-Prelego pri Vakcinado (Fransŭaz PELLEGRIN)

Loka

Mortu alian tagon: vakcinu vin ! Ĉu mito aŭ realeco ?



La vakcinado estas unu el la plej gravaj rimedoj por protekti la homaron kontraŭ infektaj malsanoj, kiel variolo, poliomjelito, morbilo,… 
Malgraŭ ĝia efiko eviti suferadon kaj amase savi vivojn, la vakcinado, ekde ĝia apero, renkontis kontraŭstarojn kun motivoj variaj. 
Hodiaŭ, la malkresko de vakcinitoj malaltigas la nivelon de grupa imuneco, kiu funkcias kiel barilo kontraŭ la patogena agilo.
 La konsekvenco estas ke malsanoj jam delonge forigitaj reaperas eĉ en industriaj landoj ( ekz : epidemio de morbilo en Francio en 2011). 
Ni eltraktos diversajn aspektojn de tiu problemo, je saneca, historia, epidemiologia, sociokultura kaj bioetika vidpunkto.

--------------------------------------------------------------

La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumerkrede (laŭ la lerneja kalendaro) 


je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo 
ĉe la 2a etaĝo. 
  • Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1 
  • Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35 Fortstraat

Interesiĝintoj

Administranto