Antaŭkristnaska festo de la Ratkaptista Bando kaj de EMAS
18:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro"

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando" kaj de la landa ligo de Malsupra Saksio EMAS. Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

13.12.2019:     Planita programo:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj de la landa ligo de Malsupra Saksio EMAS
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj de EMAS, la landa ligo de Malsupra Saksio. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero.

Grave: Bonvolu nepre aliĝi (pro certigo de sufiĉe da sidlokoj) per anonco de via partoprenado ĝis la 10-a de decembro tagmeze, prefere per enmeto de via nomo en la Doodle-liston:  https://doodle.com/poll/9axt4x2yiyn2hpif  . Dankon!


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉