Komuna ekskurso al Hitzacker / Elbe
09:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
De la Hamburga grupo

LokaAlia

Renkonto: 9:30 h ĉe la vojaĝcentro en la ĉefstacidomo, ni ekveturos je 9:57 trajne al Lüneburg, de tie al Hitzacker, alveno 11:39 h. De la malgranda stacidomo de Hitzacker ni iros 2 km* ĝis la surinsula malnova urbo de Hitzacker. (* Por gepiedlacemuloj Klaus D. disponos sian „taksio“ por la vojo de/al la stacidomo.) Tie estos tempo por manĝi apud la rivero Elbe en la restoracio Inselküche http://dieinselkueche.de/ kaj por rigardi la urbeton. Gvidos nin Gerald. Por la posttagmezo laŭ vetero, emo kaj konstitucio estos jenaj eblecoj: Plua rondpromenado en la pitoreskan malnova urbeto; promenado 2 ĝis 5 km longa: Vinomonto (bildo) – arbaro – ebenaĵo apud Elbe kaj Jeetzel kaj / aŭ vizito de la urba muzeo www.museum-hitzacker.de/ kaj / aŭ de la „Archeo“, arĥeologia muzeo www.archaeo-zentrum.de/. Poste ni renkontiĝos por komuna kaftrinkado antaŭ la hejmenvojaĝo. Reiro* al kaj reveturado de la stacidomo de Hitzacker: 19:21 h / alveno en Hamburgo 21:04 h. Kostoj: 8 € / reduktita: 6 € – por veturado + enirprezoj. Manĝojn kaj trinkaĵojn vi mem pagu. Aliĝo ĝis la 12.09.2019 ĉe Gerald aŭ Ralph*. Malfruaj aliĝoj kaj kaj kostoj por amikoj de Esperanto Hambung + 2 €.
Ausflug nach Hitzacker am Samstag, 21.9.2019. Treffpunkt: 9:30 Uhr am Reisezentrum im Hauptbahnhof. 9:57 Uhr Abfahrt, über Lüneburg nach Hitzacker, Ankunft 11:39 Uhr. Spaziergang* zur Altstadt, Essen im Restaurant Inselküche, Altstadtrundgang – und nachmittags je nach Wetter, Laune und Konstitution. (* Für die Fuß-müden stellt Klaus D. sein „Taxi“ zur Verfügung.) Weiterer Altstadtspaziergang – Wanderung über Berg und Tal bei Hitzacker – Museumsbesuche. Anschließend gemeinsames Kaffeetrinken und Spaziergang* zum Bahnhof Hitzacker. Rückfahrt: 19:21 Uhr, Ankunft in Hamburg 21:04 Uhr. Kosten für die Fahrten und Eintrittsgelder: 8 € / reduziert 6 €. Speisen und Getränke sind selbst zu bezahlen. Anmeldung bis zum 12.09.2019 bei Gerald oder Ralph*. Spätere Anmeldung sowie Kosten für Freunde von Esperanto Hamburg e.V. + 2 €.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-hamburg.de/programm
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Hauptbahnhof

Interesiĝintoj

Administranto