Pia Haasis: 1a esperantlingva gvidado tra la arta halo de Hamburg (Kunsthalle)
18:45 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvolu atenti: Renkontiĝejo estos Enirejo de la Kunsthalle je la 18:45 horo

Loka

Finfine ni faras ion alian. SED KION? Hamburgo estas bela urbo kun multaj vidindaĵoj kaj kulturaĵoj. Do la elekto estis vere malfacile. La Kunsthalle ofertas ambaŭ. Sekve ni decidis organizi esperantlingvan gvidadon tra du ekspozicioj de la Kunsthalle. Por tiuj-ĉi ekspozicioj ne ekzistas publika gvidado. Pia, kiu interesiĝas pri arto kaj vizitis jam diversajn Documenta ekspoziciojn en Kassel, gvidos nin esperantlingve.
Hamburga Salono – ekspozicio de la Hamburga Artista Klubo de 1897
Tiu-ĉi salono montras ĉiun jaron aliajn grupojn da pentristoj kun rilato al Hamburgo. En 2019 oni eksposicias la skandalajn pentraĵojn de la Hamburga Artista Klubo de 1897. Oni montras pentraĵojn i.a. de Arthur Illies, Julius von Ehren, Thomas Herbst kaj Julius Wohlers. Pia havas personan rilaton kun unu de la pentristoj. Pli pri tio dum la gvidado.
Klasika Moderno de 1900 – 1960
Vi vidos pentraĵojn i.a. de Paula Modersohn-Becker, Max Beckmann, Pablo Picasso kaj Paul Klee. La klasika moderno estas la epoko de la „ismoj“ ĝis la abstrakta pentromaniero. Ĝi montras la evoluon de la pentraĵoj de 1900 gxis 1960. La klasika moderno ofertas novan manieron sperti koloron, spacon, lumon, tempon, movon kaj socian realon. Neniam antaŭe la arta libereco estis tiel radikala.
Bonvolu noti ke ni renkontiĝas en la enirejo de la Kunsthalle jam je la 18:45 horo por havi sufiĉe da tempo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj