41a BAVELO-Seminario
BAVELO kaj Espéranto France-Est invitas

KursoLoka

Ni gastiĝos en la junular­gastejo de Lörrach, kaj la sabata ekskurso gvidos nin al la apuda urbo Bazelo. Krome estas multaj belaj kaj interesaj facetoj, kiuj valorigas vian parto­pre­non de la seminario.

En la bukeda kurso parolos Thomas Bormann pri sia tempo en Istanbulo („ Ŝanĝiĝo de mal­ferma socio al aŭtoritate stirita socio en Turkio”). Kaj li tuŝas plian gravan temon, „kiel Stasi observis Esperantistojn en GDR (La danĝeraj lingvo-uzantoj en GDR)”. Pliaj interesaj prelegantoj kaj temoj – inter alie pri vojaĝego perbicikla – atendos vin, detaloj sekvos baldaŭ per nia novaĵletero bavelo-aktuell. 

Vespere vi povas ĝui kaj miri kaj elprovi viajn sciojn en kvizo pri la vasta bunta mondo de lingvoj kaj poste malstreĉiĝi dum babilado en la knajpo.

Nur malpli ol kvar semajnoj restas ĝis la BAVELO-seminario en Lörrach (18.-20.10.2018)!
Do urĝas studi ĝian programon:
Veraj perloj troviĝas tie. Aparte buntas la bukedo el diversaj prelegoj, pro tio nomata  „bukeda kurso“. Allogas ankaŭ la vespera programo kaj la ekskurso.
Trovu tion, kio ravas vin kaj ... aliĝu tuj ĉe Inge Simon. Liberas ankoraŭ tranoktebleccoj.

Programskemo
vendredo, 18a oktobro
17:00 - 18:00 alveno, aliĝo, ekloĝado, pliaj informoj
18:00 - 19:00 bonvenigo kaj vespermanĝo
19:00 - 20:00 kursoj
ekde 20:15 vespera programo, poste knajpo

sabato, 19a oktobro
07:30 - 08:30 matenmanĝo
09:00 - 11:45 kursoj de ĉiuj niveloj
12:00 - 17:00 ekiro al tagmanĝo, poste daŭrigo de la ekskurso al Bazelo, urbogvidado
18:00 - 19:00 vespermanĝo
19:00 - 20:15 kursoj
ekde 20:30 vespera programo, poste knajpo

dimanĉo, 20a oktobro
07:30 - 08:30 matenmanĝo
08:30 - 09:00 redono de ĉambroj
09:30 - 11:30 kursoj
12:00 - 13:30 tagmanĝo, adiaŭo

Kursoj:
 A komencantoj (Gerold Busch)
 P paroliga (Edmilson Lima Serejo)
 B Bukedo kun diversaj prelego-“floroj“ de pluraj prelegantoj (detaloj sekvas)
 i Infanprizorgado por infanoj (2-10-jaraj)
(Cornelia Majer, Barbara Bertrand)

Facebook-okazaĵo
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉