KER-ekzamenoj en Londono
Ekhavu oficialan ateston pri via lingvokapablo en Esperanto

Alia

Eblas ricevi agnoskatan ateston pri Esperanto per ekzamenoj okazintaj laŭ la komuna eŭropa referenckadro. Okazos venonta sesio la 15-an de junio 2019 en Londono. Kiel en antaŭaj jaroj, EAB celas kuraĝigi partoprenadon per repago al ĝis dek sukcesintoj siajn ekzameno-kostojn, ĝis maksimume £50.

Okazos la sesioj ĉe Diorama Art Studios, 201 Drummond Street, London NW1 3FE, ne tre for de la stacidomo Euston kaj proksime al la metrostacioj Great Portland Street kaj Warren Street. La sesio ekos je la 09h.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj