Usona-Kanada Landa Kongreso
Usona-Kanada Landa Kongreso en Bostono

Internacia

La 67-a Usona Landa Kongreso okazos en la urbocentro de Bostono, Masaĉuseco, de la vespero de vendredo, 14 Junio, ĝis la tagmezo de lundo, 17 Junio 2019. La kongreso estos dulanda komuna kongreso de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Programeroj okazos por kaj komencantoj kaj spertaj parolantoj. Ni aparte celas aldoni interagajn programerojn. La kongrestemo estas Agado kaj Kreado.

Registrado komenciĝos en Januaro. Vizitu nian retpaĝaron por pli da informo pri la kongreso. Ni daŭre ĝisdatigos la paĝaron per novaj detaloj pri la programeroj.

Ĉu vi volas kontribui al la programo? Ni serĉas prelegantojn kaj gvidantojn de kreemaj kaj aktivaj programeroj. Se vi interesiĝas, sendu retmesaĝon al bostono2019@gmail.com.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

landakongreso.org
bostono2019(ĉe)gmail.com
1 City Hall Square, Boston, MA 02201

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRaúl