50-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Jubilea MT

En la 20-a de aprilo 2019 okazos la 50-a (Jubilea) Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, akcepta tago ene de la hejmo de la esperantistoj, nia sidejo en Roterdamo, kun elstaraj prelegoj, senpaga kafumado kaj prezentado de libroservaj novaĵoj. Vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo dum la tuta tago.

PROGRAMO DE LA 50-A JUBILEA MALFERMA TAGO DE LA CENTRA OFICEJO DE UEA

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan E-komunumon por la 50-a fojo al la (Jubilea) Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

La programo de la 50-a Malferma Tago kalkulas i.a. je reprezentantoj de la CO, UEA kaj TEJO, kun konsiderinda ĉeesto de la Estraro. El la prelegontoj kvar estis honore titolitaj kiel Esperantisto de la Jaro: Trezoro Huang Yinbao (2017), Stefan MacGill (2016), Mark Fettes (2013) kaj Katalin Kovats (2010). Konatiĝu kun la programo de la tago kaj nepre ĉeestu tiun jubilean Malferman Tagon:

10:00-10:30: Akcepto kaj libera tempo por unua kafumado kaj vizito al libroservo de UEA
10:30-10:50: Ionel Oneţ - Libroservaj novaĵoj
11:00-11:40: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova (Revuo Esperanto) - Prelego "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?"
11:50-12:30: Manuela Burghelea (TEJO) - Prelego "Tutmondaj Voĉoj: civitana amaskomunikilo en pli ol 40 lingvoj"
12:30-13:40: Tagmanĝa paŭzo
13:40-14:00: Trezoro Huang Yinbao (UEA) - Informo pri Unesko-Kuriero: disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per Esperanto
14:00-14:50: Katalin Kováts (Edukado.net) - Prelego "Kiel evoluigi niajn lingvokapablojn? - Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj"
14:50-15:20: Stefan MacGill (UEA) - Prelego "Radikoj de la Volontula Servo kaj Teknologio en la Centra Oficejo"
15:30-16:10: Mark Fettes (UEA) - Prelego “Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo”
16:10-16:40: Dialoga momento kun la Estraroj de UEA kaj TEJO
16:40-17:00: Libera tempo por lasta kafumado kaj vizito al la libroservo de UEA

Vi povas cetere konfirmi vian ĉeeston kaj diskonigi la eventon per Facebook: https://www.facebook.com/events/298804537462928/

Kiel tradicie, senpaga kafo kaj teo disponeblos la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj en la libroservo la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato por ĉiuj titoloj. Nepre partoprenindan tagon en la domo de la esperantistoj la stabo de la Centra Oficejo preparas por ĉiuj.


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/events/298804537...
said(ĉe)co.uea.org
Nieuwe Binnenweg 176

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Maia Jr