VER-16 Volgia Esperanto-renkontiĝo
Bonvenon al Samara!

Loka

Ĉu antaŭlonge vi vizitis Volgion?

Ĉi-aŭtune samaraj esperantistoj denove invitas ĉiujn dezirantojn, sendepende de loĝloko, al la bordoj de nia ŝatata rivero por gaje kaj utile pasigi novembrajn ripoztagojn dum VER-16 (Volgia Esperanto-renkontiĝo). Vi povos ekscii multe da interesaj faktoj pri volgaj regionoj lige kun Esperanto, renkonti malnovajn kaj konatiĝi kun novaj amikoj, partopreni en Samara muzea nokto kaj, certe, praktiki Esperanton.

Vin atendas nekutima por Esperanto-aranĝoj loko. Ni proponas loĝi, kunsidi, ludi kaj kanti en urba hostelo (hoteleto) kun prezoj por loĝado ekde 400 ₽/nokto en ĉambro kun duetaĝaj litoj ĝis 800 ₽/nokto en ĉambro kun ordinaraj litoj kaj oportunaĵoj enĉambre. Manĝi eblos en apuda manĝejo.

Elekto de la plej taŭga hostelo dependas de partoprenontoj. Ni petas sendi respondojn «jes» aŭ «ne» por tri demandoj al la adreso: espersam@yandex.ru:

⁃ Ĉu vi havas deziron kaj eblon veni al Samara por la 2-a – 4-a de novembro 2019?
⁃ Ĉu vi konsentas dormi sur duetaĝa lito?
⁃ Ĉu vi supreniros al la kvara etaĝo sen lifto?


Ĝis la renkonto dum VER-16!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

reu.ru/kalendaro/informletero/VER-...
espersam(ĉe)yandex.ru

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen