Mez-Anglia Semajnfino Esperantista
Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 12 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ĉefe estos uzata Esperanto.

Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj ankaŭ kun viando. Estos ekskurso al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare.

Ni kune prilaboros ion, verŝajne esperantigi aŭ krei novan tabul- aŭ kart-ludon — ne hezitu proponi projekton. Ni havos ilojn por presi kaj eltondi profesiaspektajn kartojn, kaj eĉ materialojn por fari tabulon, skatolon, k.s. Ni celas fintraduki kaj finprodukti almenaŭ unu ekzempleron de unu ludo dum la evento.

Se vi havas duon-finitan projekton aŭ eĉ svagan ideon por nova ludo en Esperanto, trovu kunlaborantojn ĉi tie kaj vi verŝajne foriros de la evento kun ekzemplero de via nova ludo en la valizo

Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri la temo “Io Interesa”. Bonvolu kontribui!

Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mase.org.uk
saluton(ĉe)mase.org.uk
CV35 9LH

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen