Lingva festivalo: spaco por ĉio pri lingvoj

Loka

Grava parto de la programo estos mallongaj lingvaj kursoj laŭ la “lingvofestivala” maniero de Denis Keefe: mallongaj 45-minutaj lecionoj de fremda lingvo, kiuj celas prezenti al la partoprenantoj iun parton de la lernado de specifa lingvo, kutime la elparolregulojn, bazajn frazojn, specifaĵojn de la gramatiko k.s.

Samtempe okazas prezentoj pri multaj lingvoj en unuopaj klasĉambroj kaj la vizitantoj ŝanĝiĝas post 30 minutoj. Ĉiu vizitanto ricevas ĉe la enirejo horaron kaj mem elektas, kiujn lingvojn li volas viziti kaj kiam.

Krom tiuj kursetoj, la vizitantoj povas antaŭĝoji pri multaj aliaj programeroj:
  • langorompiloj, konkursoj kaj kvizoj kun valoraj premioj
  • prezentoj de eldonejoj de lernolibroj, votaroj kaj fremdlingva literaturo
  • prezentoj de edukaj institucioj, lerniloj kaj metodoj
  • prezentoj de universitatoj, ĉefe pri tradukado, pedagogio, aplikado de lingvoj k.s.
  • riĉa kultura programo
  • lingvaj diskutoj kaj fakaj prelegoj
  • eblo mem provi samtempan interpretadon
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉