16:00 - 19:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de lokaj esperantistoj en kafejo

Loka

Verda Kafo estas ĉiumonata Esperanta rendevuo, kiu kutime realiĝas en la lasta sabato de la monato. Temas pri tre simpla, senprograma aranĝo: oni kunvenas en kafejo aŭ drinkejo kaj amuziĝas babilante pri iaj ajn temoj. Oni prefere babilas en Esperanto, sed komencantoj estas bonvenaj kaj ankaŭ eblas paroli portugallingve.

Verda Kafo estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj estas kvar jarojn pli malnova ol GEA (Gaŭĉa Esperanto-Asocio). Ne ĉiutage oni povas aŭdi pri neformala rendevuo, kiu de pli ol kvar jardekoj okazas seninterrompe!

Nuntempe ni renkontiĝas en kafejo Aromaz, en la tria etaĝo de la butikumcentro Rua da Praia, je la 16-a horo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj