18-a Novjara Renkontiĝo
Komune festi la Novan Jaron

InternaciaLoka

Ni invitas vin partopreni en la dekoka Novjara Renkontiĝo (NR), en Wiesbaden, 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj.
Ni atendas proksimume 150 ĝis 200 partoprenantojn; pasintfoje estis 217 homoj.
Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

Familioj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj

En Novjara Renkontiĝo familioj estas aparte bonvenaj kaj estas granda oferto por infanoj kaj junuloj - sed tute same ĉiuj aliaj homoj estas bonvenaj kaj ni havas grandan programoferton ankaŭ por homoj sen infanoj.

11-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Samtempe okazos la dekunua Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantoland.org/nr/
lu.esperanto(ĉe)gmx.de
Blücherstr. 66-68, 65195 Wiesbaden

Interesiĝintoj

Administranto