🖥 Somera Esperanto-Programado (SEP)
La dua Esperanta kodummaratono (angle “hackathon”)

InternaciaKurso

Ĉu vi programas, grafikumas aŭ kodumas? Ĉu vi volas sperti mojosan Esperanto-semajnon kun aliaj spertuloj? Ĉu vi pretas krei, plibonigi aŭ realigi programon, retejon aŭ ludon kiu samtempe utilus aŭ rilatus al Esperantujo? Ne hezitu kaj aliĝu al SEP! La duan fojon ni invitas vin al SEP, la Esperanta kodumatono (angle „hackathon”)!

La aranĝo okazos dum la sama tempo kaj en la sama loko kun la aranĝo SES. La ĉefa diferenco inter SES kaj SEP estos ties antaŭtagmeza programo: dum SES oni lernos/praktikos Esperanton kaj dum SEP oni en la sama tempo (9:00-13:00) programos. Posttagmeza kaj vespera/nokta programo estos komuna por ambaŭ eventoj – tiel ĉi ja ankaŭ SEP-partoprenantoj povas ĝui la riĉan programon de SES.
Oni povas veni kaj krei propran projekton, teamiĝi kaj eĉ estos projektoj proponitaj de ni, kiuj estas elpensitaj tiel, ke ili helpu Esperantujon.
• 7 tagoj
• Unu temo
• Programistoj, grafikistoj kaj profesiuloj de la tuta mondo
• Matena programado
• Venu kun propra projekto aŭ laboru pri iu proponita

Programo
SEP estas tre interaga renkontiĝo. Dum la unua retkunveno (per Zoom) ni kune decidos kiom da komunaj momentoj ni okazigos kaj kiam. Nuntempe la ideo estas okazigi du komunajn retkunvenojn tage: unu tagmeze kaj unu vespere. Eble ili okazos je la 12:00 kaj je la 17:00 - ni diskutu.

Sabato 18 julio
  • 12h UTC (14h meza Eŭropo) malfermo: retkunveno per Zoom. Ligilon ricevis aliĝintoj per retpoŝto.
  • 17h UTC (19h meza Eŭropo) grupa retkunveno per Zoom: pri kio vi volas okupiĝi ĉi-semajne?

Dimanĉo 19 julio
  • 9h UTC (11h meza Eŭropo) grupa retkunveno per Zoom

Planata, sed sen fiksaj dato kaj horo:
  • Teknika prezento de Fernando Ŝajani pri Eventa Servo (planoj por estonto)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

sep.ikso.net/
yves(ĉe)ikso.net

Interesiĝintoj

Administranto