EBG-Bruselo : Prelego
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo2-Prelego pri Hindo-Eŭropaj lingvoj (Angelos TSIRIMOKOS) / Eo1-Porkomencanta kurso

Loka

La hindeŭropa lingvaro estas lingvaro devena de la hindeŭropa pralingvo, la pralingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano. 

Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon. 

La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava kaj hindirana. 

--------------------------------------------------------------

La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumerkrede (laŭ la lerneja kalendaro) 


je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo 
ĉe la 2a etaĝo. 
  • Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1 
  • Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35 Fortstraat

Interesiĝintoj

Administranto