60-a BARO 2019
La ideo de la BARO estas amuziĝi dum plilongigata semajnfino sen fiksita programo

Loka

Ni povas senstreĉiĝi, promenante ĝui la freŝan aeron, komune kuiri, simple babilante ĝui la etoson aŭ ludi.

Dum la tago ekzemple badmintonon kaj la Indiaka-ludon (DE)  sur la herbejo, kaj vespere kartludojn , tabulludojn , sagetludon, divenludojn ktp.

Se vi volas ludi tablotenison, prefere kunportu batilojn kaj pilkojn.

Nia ejo situas sur monto ĉe la rando de Hameln kiu nomiĝas Klüt (258m super marnivelo) (DE) , tuj apude estas grimpejo kaj en piedira distanco la rigardturo Klütturm kaj naĝejo.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

krokodilo.de/baro/baro.php

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani