Duolingo Hameln Esperanto + Klubkunveno de la Ratkaptista Bando
19:30 - 21:30
Eŭropo/Berlino
Gramatika ekzerco el edukado.net + Ludo Skrablo

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin dum senceremonia socia kunveno en la Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume por ekzerci viajn Esperanto-komunikadpovojn, renkonti la lokan grupon kaj por praktiki la konojn de ĉiuj el viaj Duolingo-sesioj.

22.05.2019:     Planita programo:     Gramatika ekzerco el edukado.net - Ludo Skrablo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net. Ni ludas la ludon Skrablo en Esperanto.

Ni estas en la Kicker-ĉambro.

Aldonaj informoj:
  • Ni intencas okazigi renkontiĝon dufoje monate, kaj niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj.
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.
  • Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo.

Retpoŝtadreso: hameln <ĉe> esperanto <punkto> de

Viziti la retpaĝon
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume, Am Stockhof 2a
Urbo (aŭ loko): Hameln - Germanio

0 0 partoprenantoj

Administranto
Heinz-Wilhelm Sprick