La etaj Ŝubertiadoj en Les Brenets, Svislando
Du tagoj kun daŭraj koncertoj kaj provludoj publikaj, en diversaj lingvoj.

Loka

La muzika semajnfino en Les Brenets : Ŝubertiadoj
La datoj : 21 kaj 22 majo 2022
La lokoj: la templo kaj la katolika kapelo de Les Brenets (15km for de La Chaux-de-Fonds, Svislando)

Titolo: Melodioj kaj lingvoj laŭ fluo de la sonoj…

Publikaj provludoj, kantistoj (korusoj, duopoj, triopoj) kaj muzikistoj (flutoj, violonĉelo, akordiono, piano) el Les Brenets, Svislando kaj Francio; muzikaj momentoj de ĉiuj ĝenroj, malfermitaj al ĉiuj, bona okazo por ebligi al infanoj malkovri muzikon (barokan, klasikan kaj ĵazan, tradician muzikon luditan kaj kantitan en diversaj lingvoj inter ili la okcitana kaj Esperanta). 
Sabate okazos la komenco je 10 : 00. Fina koncerto dimanĉe je la 17 : 00 kun kolekto ĉe la elirejo. 
La koruso La Caecilia de Les Brenets invitas la Svisan Esperanto-Koruson. Diversaj muzikistoj kaj kantistoj aldoniĝos (Kamerata Cantabile, ina voĉaro Evos, okcitana triopo, ktp). La korusanoj de Les Brenets invitas plurajn korusanojn de la Svisa Eo-Koruso hejmen por tranokti.
Organizado, informoj: Elisabeth de Mestral, de.demestral@bluewin.ch
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mirejo.mireille(ĉe)gmail.com
Templo kaj katolika kapelo de Les Brenets

Interesiĝintoj

Administranto