🖥 Somera Esperanto-Studado (SES)
La plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton

InternaciaKurso

Somera Esperanto-Studado estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto. Ĝia programo krom instruado konsistas ankaŭ de akompanaj kultur-amuzaj programeroj.
Ĉiujare, ekde 2007, ĝi okazas somere en Slovakio. Unu foje ĝi okazis ankaŭ en Rusio kaj nun estis planita la dua eksterslovakia SES. Pro la pandemio, SES 2020 tamen okazos rete kaj SES en Kroměříž (Ĉeĥio) okazos en julio 2021 (https://eventaservo.org/e/ses2021).

La programo normale konsistas el kelkaj partoj:
  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…
Esperanto-instruadon gvidas spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

La plano estas, ke tiu ĉi virtuala SES okazos 18.-26.7.2020, kaj la ĉefa instruado okazus dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili). Pliaj detaloj sekvos.


Organizas: E@I, Februárová 2, SK-958 01 Partizánske, Slovakio
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ses.ikso.net
ses(ĉe)ikso.net

Interesiĝintoj

Administranto