🖥 Komenciĝas: Kantokonkurso
Omaĝe al fama itala kantisto Gianfranco Molle, forpasinta la 8an de decembro 2018

Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, decidis organizi konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto.

La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn. La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la itala kongreso de Esperanto, dum specifa programero.

Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).

Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj.

La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekvaj tri jaroj.
La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario, Ivan Orsini, per retmesaĝo, al la adreso concurso@esperanto.it indikante la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson; ili estu kantitaj kaj luditaj en aŭda formato mp3 aŭ ogg, kaj skribitaj (nur vortoj, eventuale kun akordoj) en teksta formato doc aŭ odt.

Premioj: la gajninto de la unua premio, premio Ĝanfranko, ricevos monpremion de 250,00 eŭroj, por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj KD-oj.
Limdato por la sendado estas la 30-a de majo de la koncerna jaro.
Juĝkomisiono: prezidanto: Carlo Minnaja, sekretario Ivan Orsini, juĝantoj: Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani.

La sekretario informos ĝis la 1-a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.
La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.
Por pliaj informoj : concorso@esperanto.it

Ĝi daŭros ĝis la 31-a de majo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

concorso(ĉe)esperanto.it

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen