🖥 MondaFest 2020: Printempa Inaŭguro
14:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Lasta Oficiala Tago de la Monda Festivalo de Esperanto 2020

Internacia

Printempa Inaŭguro estas Ia lasta oficiala tago de la Monda Festivalo de Esperanto 2020 - MondaFest'.

MondaFest' 2020 celas omaĝi du festajn sezonojn: Someron kaj Printempon. La Somera Inaŭguro markis la unuan oficialan tagon de la festivalo kaj omaĝis la komenciĝon de somero en la norda hemisfero. La Printempa Inaŭguro markos la lastan oficialan tagon de la Festivalo kaj omaĝos la komenciĝon de printempo en la suda hemisfero. Tial MondaFest' 2020 kun espero rigardas nian planedon, per inspiriĝo je sezonoj de varmo kaj florado, kaj per du inaŭguroj tenos dinamika kaj konstanta la agadon por Esperanto kaj por la kulturo de paco kaj diverseco en nia mondo.

PROGRAMO

En la programo de la Printempa Inaŭguro la publiko ĝuos belan kaj profundan omaĝon al Júlia Sigmond kaj Sen Rodin, la lanĉojn de la Internacia Novelo-Konkurso (INK) kaj de la kampanjo por Tutmonda Arbo-plantado, raporton pri la festivala temo fare de Humphrey Tonkin, paroladojn de niaj ĉefgvidantoj en ILEI, TEJO kaj UEA kaj multe pli. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin en la spacoj de UEA ĉe Facebook (facebook.com/universala.esperanto.asocio) kaj YouTube (https://youtu.be/8g1w_xEdZVU).

14:00 UTC - Muzika Antaŭludo
14:04 UTC - Malfermaj Vortoj (Fernando Maia kaj Orlando Raola)
14:08 UTC - Omaĝo al Júlia Sigmond kaj Sen Rodin: Enkonduko (teksto de Claude Nourmont)
14:10 UTC Filmeto de Carlo Minnaja pri Júlia Sigmond
14:27 UTC La konatiĝo (Michela Lipari)
14:42 UTC Filmeto de Carlo Minnaja pri Sen Rodin
15:01 UTC Filmeto de Sara Spanò pri tri noveloj pri muziko
15:14 UTC Júlia Sigmond kaj la Pupteatra Internacia Festivalo en Zagrebo (Spomenka Štimec)
15:24 UTC Muzikainterludo/Parolado de Humphrey Tonkin pri Festivala Temo
15:48 UTC Lanĉo de la Internacia Novelo-Konkurso (INK) (Nicola Ruggiero) kaj José Antonio Vergara)
16:22 UTC Raporteto pri Scienca kaj Faka Agado dum MondaFest’ 2020 (Amri Wandel)
16:32 UTC Lanĉo de la kampanjo Tutmonda Arbo-plantado (Fernando Maia kaj Normand Fleury)
16:38 UTC Kampanjo 2022 por 2022 (Orlando Raola)
16:40 UTC Anonco de la 106-a UK (Orlando Raola)
16:45 UTC Fermaj paroloj de ILEI, TEJO kaj UEA (prezidantoj)
17:20 UTC Muzika postludo: Himno La Espero
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

youtu.be/8g1w_xEdZVU
estraro-2019-kaj-observantoj(ĉe)googlegroups.com

Interesiĝintoj

Administranto