🖥 Renkontiĝo kun Yves Desrosiers: dulingva (Esperanto kaj franca)
19:00 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Dialogo kun la premiita kanada muzikisto de "Nokta ŝoforo"

Internacia

image.png 967 kB
Yves Desrosiers estas premiita muzikisto de Kanado. Kiel jarfinan donacon kaj agnoskon pro la diversflanka subteno, UEA prezentas la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive en la konto de UEA ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA, kiuj ricevos personan inviton spekti la koncerton. Ĝi estas spektebla ekde la 19-a de novembro 2021 kaj spekteblos rete ĝis la 19-a de junio 2022 (vidu detaloj pri kiel spekti sube).

En la 28-a de novembro Yves Desrosiers akceptos interesatojn por babili pri sia koncerto, muziko, arto, Kanado kaj Esperanto. Nepre venu partopreni en tiu amika momento, kiu estas speciala oferto ne nur de UEA, sed ankaŭ de la Internacia Novelo-Konkurso (INK) kaj de la LKK de la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo en 2022. La babilado okazos dulingve: per Esperanto kaj per la franca.

LIGILO POR LA KUNSIDO:

https://us02web.zoom.us/j/81717878935



Kiu estas Yves Desrosiers? Yves Desrosiers estas prestiĝe premiita muzikisto de Kanado. Li komencis lerni Esperanton en decembro 2020 kaj jam en marto 2021 li lanĉis per virtuala koncerto sian albumon "Nokta ŝoforo". Originale kaj la albumo kaj la muzikaĵoj havus titolojn en la angla, sed Yves decidis por sia internacia laboro ekuzi Esperanton. Tiel ne nur la albumtitolo estas en Esperanto, sed same ĉiuj muzikaĵoj en la albumo nomiĝas laŭ titolo en Esperanto, kaj la lasta muzikaĵo estas mem kanto en Esperanto. Post la albuma lanĉkoncerto Yves estis prezentita kaj intervjuita por la revuo Kontakto, sur kies kovrilo li aperis: uea.org/revuoj/kontakto. La titolo de la intervjuo estas "Kuraĝa gesto". Se vi interesiĝas legi kaj ankoraŭ ne abonas Kontakton, eblas tion fari rapide kaj simple per uea.org/alighoj/abonilo.

Kiel mi povas spekti la koncerton? La koncerto Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo spekteblas ekskluzive por vi, kiu partoprenas en almenaŭ unu el la jenaj kategorioj: individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de EsperantoKontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). Pro tio ni kore dankas kaj esperas, ke vi ĝuos la koncerton! La ligilon kaj la personan pasvorton por spekti la koncerton vi ricevis aŭ ricevos per via retadreso registrita ĉe UEA. Se vi ne certas pri kiu retadreso estas registrita, kontrolu ĉe uea.org/via.

Kiel mi povas subteni tiun agadon? Se vi ankoraŭ ne faris, konsideru: (1) realiĝi al UEA por 2022: uea.org/alighoj/alighilo; (2) aliĝi al la 107-a UK: uea.org/kongresoj/alighilo; (3) reaboni la revuojn Esperanto kaj Kontakto: uea.org/alighoj/abonilo. Tio subtenas nian komunan agadon!

Ankaŭ bonvenu viziti:
yvesdesrosiers.com
akademio-literatura.org/ink

La koncerto Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo ankaŭ estas speciala oferto de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK) kaj de la 107-a UK kaj spekteblos ĝis la 19-a de junio 2022. UEA kore dankas vin por esti parto en la historio de Esperanto en la mondo!
Dosieroj