Kurso por komencintoj kaj progresantoj!
18:30 - 19:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Ĉiusemajne en mardo

Kurso

Se vi lernas Esperanton per Duolingo, Lernu.net aŭ mem-lernado, ĉi tiu estas la plej bona loko en Londono por veni, lerni eĉ pli kaj ekzerci vin pri Esperanto kun aliaj lernantoj.

Kiam?  Ĉiun mardan vesperon

Kiel longe?  Unu horo

Kie?  En Islington, nur malmultaj minutoj piede de la metroa stacidomo Highbury & Islington.

Kosto?  La leciono mem estas senpaga, sed ni petas ĉiun partoprenanton pagi £1 ĉe ĉiu kunveno por kovri la kostojn de hejtado, lumigo ktp.

Nivelo?  Estas 2 grupoj: Anna instruas la mezan grupon dum Renato babilas kun la progresintaj lernantoj en Esperanto por plibonigi sian fluecon.

Notu, ke por malfermi la kradon de la centro, vi bezonos kodon do ne forgesu kontakti nin se vi volas ĉeesti.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

northlondonesperanto.com/
londonesperanto(ĉe)gmail.com
89 Ronalds Road, London, N5 1RZ

Interesiĝintoj

Administranto