Semajnfina intensa kursaro: A1-B1, B2-C1
Intensa lernado, ludante, babilante sed rapide kaj sukcese.

InternaciaLokaKurso

Esperanto-kurso en la Esperanto-Centro en la Esperanto-urbo! Dum unu semajnfino oni povas lerni multege, ja tuttage la lingvo estas uzata. Laŭ bezono individua konsilado, ekzercado. Uzo de Esperanto en ĉiutagaj situacioj, dum promenado en la urbo, ekskursoj en la regiono. Kulturaj programeroj, kantoj, filmoj en Esperanto. Diskutante, babilante oni multon lernas kaj akiras lingvan perfektiĝon kun la helpo de spertaj Esperanto-instruistoj. Bonvenon!
La kursoj okazos en la Esperanto-biblioteko, kie ĉe-mane estas vortaroj, gramatikaj ekzerclibroj, beletraj kaj fakaj verkoj.
Tranoktado eblas en la gastĉambro de la Esperanto-Centro aŭ en proksimaj feriodomoj. Rabatita kotizo por gejunuloj kaj asociaj membroj.
Aliĝu ĉe: esperanto-zentrum@web.de

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6 37412 Herzberg am Harz

Interesiĝintoj

Administranto